Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★monumento

Aparta paĝo

Malfermita: ★monumento

★ monumento
1 verko arĥitektura aŭ skulptarta, starigita por transdoni al la posteuloj memoron pri granda homo aŭ glora ago: ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn Z la monumentoj de Aŝoko 2 la Londona Monumento kolono pri la incendio de 1666 komisiono pri la ŝirmado de historiaj monumentoj
2 (striktasence) ŝtona artaĵo metita sur ies tombo aŭ en preĝejo, memorige pri mortinto: nur unu tombon ornamas monumento Z la tomba monumento de Alfieri Z
3 (figurasence) grava daŭra verko: Zamenhof per la kreado de Esperanto faris al si neforigeblan monumenton en la homa historio
monumenta
1 rilata al monumento: monumenta skulptarto monumenta enirejo al templo
2 (figurasence) masiva kaj grandega: monumenta vortaro (ironie) monumenta nesciado