PIV · 10045
★mebl/o
★mebl/o. Movebla objekto, plej ofte farita el ligno k servanta por praktika aŭ ornama uzo en ĉambro, loĝejo, oficejo: artiste skulptitaj mebloj Z; li havas proprajn meblojn: tablon, seĝojn, ŝrankon, liton ktp. ➞ meblotenejo, meblovendisto.
mebla. Rilata al mebloj: la mebla arto; mebla asekuro.
mebli (tr) Provizi per mebloj: tre bele meblita sinjorina ĉambro Z; meblita luĉambro; (f) bone meblita memoro.
meblaro
1 Tuto de la mebloj en unu ĉambro, apartamento, domo: stila meblaro.
2 Π ⚒ Tuto de la objektoj, trovitaj en arkeologia tavolo aŭ en sepultejo.
meblisto. Metiisto, kiu faras, skulptas, ornamas meblojn.
senmebligi. Forigi el ejo la meblojn: grandaj, senmebligitaj ĉambroj de malnova kastelo.
angulmeblo. Malgranda meblo, kun triangula formo, destinita stari en angulo de ĉambro.
letermeblo. Meblo, kun mallevebla tabulo, sur kiu oni povas skribi, k kun tirkestoj, por enfermi paperojn.
telermeblo. Ŝranko, en kiu oni tenas telerojn, pladojn, glasojn ks.