← Reen al M

PIV 2020 · 10125

melodi¹o

melodi1o 𝅘𝅥𝅰
(kontraste kun harmonio) Sinsekvo de tonoj, agrabla por la orelo.
Difinita muzika frazo, en ario, kanto ks: la melodioj facile fluis de lia lango Z; tiuj grupoj da sentoplenaj tonoj, kiuj iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio Z; la antikvaj, seriozaj melodioj ekfloris Z.
melodia
Konforma al la reguloj de la melodio.
Belsona, agrabla por la orelo: la melodia kanto de najtingalo B.
melodia minora gamo. Minora gamo kun la sesa k sepa ŝtupoj diesigitaj suprenire k naturigitaj subenire. harmonia.
melodieco. Melodia karaktero de kanto.