← Reen al M

PIV 2020 · 10164

★mensog/i

mensog/i (ntr) Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera: Dio ne estas homo, ke li mensogus X; senhonte mensogi Z; mensogi maŝine Z, kiel kalendaro Z, kiel funebra parolado Z, kiel gazeto Z; pri lando malproksima estas bone mensogi Z; li mensogas tiel, ke la muroj krakas Z; la suboficiredzino mensogis ankaŭ al vi, kvazaŭ mi ŝin elvergis Z; unufoja mensoginto Z.
mensogo. Ago, vortoj de tiu, kiu mensogas: via imperiestra moŝto tute ne povas prezenti al si, kiaj diversaj mensogoj estas verkataj Z (rakontataj en libroj); se reganto atentas mensogon […] X; mensogo malproksimen ne kondukas Z; por vendisto mensogo estas necesa apogo Z; diri, kulpi mensogon.
mensoga. Bazita sur mensogo; prezentanta mensogon: sen mensoga rekomendo ne iras la vendo Z; mensoga atestanto X; li metis mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj viaj profetoj X.
mensogado. Konduto de tiu, kiu multe mensogas.
mensogaĵo. Eldiro, teksto ks, bazita sur mensogoj: Ĝi (la instruo de Dio) fariĝis ja mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj X.
mensogema. Inklina al mensogado.
mensogulo. Homo, kiu ofte mensogas.
mensogisto. Homo, kiu konstante okupas sin per mensogado.