PIV 2020 · 10186
★merit/i
★merit/i (tr) Havi pro sia konduto aŭ pro siaj ecoj rajton pri justa rekompenco aŭ puno; esti inda je: meriti dankon, gratulon, estimon, atenton, sian sorton, riproĉon Z, la morton Z; nigraj ĉevaloj, kiuj meritis admiradon Z; vi meritas esti grafino Z; li meritas, ke oni lin honoris (oni efektive lin honoris), ke oni lin honoru (oni ne honoras lin, sed devus tion fari); tiu artaĵo meritus, ke vi estu ĝia elpensinto Z; tiuj ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn Z; (abs) se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas Z.
merito
1 Ago, eco, danke al kiu oni meritas ion: la malestimo, kiun seninduloj regalas al merito efektiva Z; laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon X; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj Z; havi ĉe iu krediton k meriton Z; ricevis bandito laŭ sia merito Z; ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito Z; mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ĝi Z; li akiris meriton, servante la patrujon.
2 ☸ Frukto, kiun alportas ĉiu el la bonaj faroj, kies akumulo determinos la renaskiĝon de la bonfarinto sur pli alta ŝtupo de la estularo, k finfine la atingon de la nirvano: akiri al si meritojn.
merita. Rilata al merito, k sekve:
1 Havanta meritojn: ili timis, ke la aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita aŭ merita Z; servo ne petita ne estas merita Z.
2 Tia, ke oni ĝin meritis: laboro finita, ripozo merita Z.
merite, laŭmerite. Konforme al la merito de la koncernato: li estis merite aplaŭdita; prave punite laŭmerite Z.
meritaĵo. Tio, kion oni meritis: redoni al iu la meritaĵon Z.
malmerito. Ago, eco, pro kiu oni ion ne meritas: lia malmerito estas, li skribas ĝin (literon) ne tie, kie oni devas Z.
senmerita. Ne havanta meriton: mi estas tute senmerita k ne konata Z.