PIV 2026 · Artikolo 10188

merkantilismo

Litero M

merkantilismo EKON ekonomia sistemo, kiu vidas la riĉon de la lando (ŝtato) nur en la akumulado de altprezaj metaloj, kaj tiucele unuflanke akcelas la pligrandigon de eksporto per la protekto de enlandaj produktado, industrio, ekstera kaj transita komerco, kaj aliflanke limigas la importon.