← Reen al M

PIV 2020 · 10218

met/

met/ Pref., montranta 1-karbonan ĉenon en la nomoj de hidrokarbonoj.
metano. CH4, la plej simpla hidrokarbono, ĉefa konsistaĵo de la natura brulgaso.
metanata acido. H-COOH, forta organika acido, uzata en la lan- k led-industrioj. Sin. formiata acido.
metanalo. H-CHO, sufoka gaso, kies akva solvaĵo estas formolo. Sin. formialdehido.
metanolo. Alkoholo, CH3-OH, toksa, estiĝanta i.a. ĉe seka distilado de ligno, grava solvanto, ankaŭ uzata por denaturigi etanolon.
meteno = metileno.
metilo. La radiko, CH3-, de metano: metila benzoato, C6H5-CO-O-CH3; metilamino, CH3-NH3.
metileno. La duvalenta radiko -CH2-, konstitaĵo de hidrokarbonĉenoj: pentametilenglikolo, HO-(CH2)5-OH.  karbeno, metilenbluo.
metoksio. La radiko CH3-O-, tre ofta en naturaj produktoj: en anizolo, la metoksio estas elektrondona al la benzenciklo; rezerpino havas kvin metoksigrupojn.