PIV 2020 · 10221
metabol/o
metabol/o ⚥ (pp ĉelo, organismo) Procezaro de transformado de la materio k energio, el kiu rezultas konstruo (☞ anabolo) k malkonstruo (☞ katabolo) de protoplasmo: konstrua metabolo (= anabolo), malkonstrua metabolo (= katabolo).
baza metabolo ⚥ Kvanto de energio produktata de ripozanta vivulo: la baza metabolo de plenkreska viro estas ĉ. 6700 kJ tage.
metabolaĵo. Ĉia molekulo, partoprenanta en la metabolo: piruvata acido estas grava metabolaĵo en la glukolizo k malglukolizo.
metaboligi. Transformi substancon per la metabolo.