PIV · 10261
metonimi/o
metonimi/o ♧ Stilfiguro, konsistanta en la interŝanĝo de du vortoj, kies nocioj estas kunligitaj per konstanta ideorilato, ekz. de kaŭzo al efiko (verŝi al iu la morton: mortigantan venenon), de entenanto al entenato (la tuta tablo eksplodadis per rido Z: tablanaro) aŭ de signanto al signato (li rezignis la kronon: la reĝecon) ktp.