PIV · 10279
mezembriant/o
mezembriant/o 🍁 G. (Mesembryanthemum el aizoacoj) de unu- k du-jaraj, sukulentaj, kuŝaj herboj kun folioj unue kruce kontraŭe duopaj, poste alternaj, ofte grandaj k karnaj, k kun blankaj, flavaj aŭ ruĝaj, unuopaj floroj supraĵe aspektantaj kiel kapituloj de asteracoj; ĉ. 25 sp-oj el S Afriko, la Mediteranea regiono, la Atlantikaj insuloj, Ameriko k Aŭstralio, kelkaj pororname kultivataj.