PIV · 10400
ministr¹o
ministr1o. Ano de ŝtata registaro k ordinare estro de iu difinita fako de la ŝtataj aferoj: al la ministroj de publika instruado Z; la ministro de la Aferoj Eksterlandaj Z; ministro pri financoj, pri ekonomio, pri kulturo M; fine aperis unu ministro de la kortego Z; senpostena ministro.
ministraro. Kabineto 3.
ministrejo
1 Domego, enhavanta la oficejojn de iu ministra fako.
2 Tuto de la oficistaro de iu ministra fako, departemento: la ministrejo ordonis, ke […].
ĉefministro. La unua inter la ministroj, havanta super ili prestiĝan aŭ funkcian superecon.
subministro. Ministro de malpli grava fako.