PIV · 10423
mirabil/o
mirabil/o 🍁 G. (Mirabilis el niktagacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun floroj unu- aŭ plur-ope ĉirkaŭitaj de involukro el brakteoj aspektanta kiel tubforma kaliko, dum la vera kaliko estas petaleca, kuniĝsepala, funel- aŭ rad-forma; ĉ. 55 sp-oj el la varmaj regionoj de Ameriko, pluraj pororname kultivataj, precipe ŝajnjalapo (M. jalapa), el Meksiko, floranta nokte. ☞ niktago.