PIV · 10425
mirakl¹o
mirakl1o
1 Fakto, kiu ŝajne estas kontraŭa al la ordo de la naturo, k kiun la kredantoj atribuas al dia interveno: ĉu mi miraklon petu de l’ diino? Z; la mirakloj, kiuj fariĝadis per Kristo Z; la mirakloj de Lurdo, de la Biblio, de Budho. ➞ mirakloludo.
2 (f) Mirindaĵo: ke li evitis la morton, tio estis vera miraklo; mi faras miraklojn en la turmentado Z; miraklo inter mirakloj! Z.
mirakla. Prezentanta miraklon: mirakla resaniĝo; mirakla ĉefverko.
mirakle. En mirakla maniero: apenaŭ mia frat’ mirakle resaniĝis Z; mirakle mi trovis savon Z.
miraklisto. Tiu, kiu faras miraklojn: mi devus esti miraklisto, se mi povus alkonduki vian obstinegan malbonecon al konfeso Z.