PIV 2020 · 10533
★mon/o
★mon/o. Pagilo aŭ (ss) difinita kvanto da tiu pagilo, uzata kiel interŝanĝilo en aĉeto k vendo, k kiu povas esti: a) metalmono: Abraham pesis al Efron la monon, 400 siklojn da arĝento X; b) fidata mono: mono havata estas pli grava ol havita Z; bezoni Z, prunti Z, elspezi Z, ricevi Z monon; tio kostis ankaŭ monon Z; nian akvon ni trinkas pro mono X; por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo Z; (f) tio estas ja solida mono!. ➞ monbileto, monfalsisto, monfarejo, monherbo, monkesto, monkrizo, monpapero, monpaperujo, monpareco, monsako, monsistemo, monunuo; c) ĉiu ajn pagilo, ekvivalenta kun fidata mono: havi multan monon sur bankokonto.
fidata mono. Pagilo, kies propra materia valoro estas nula aŭ multe pli malalta ol la nominala, sed kiu estas akceptata pro fido de la publiko (stampitaj metaldisketoj aŭ surpresitaj paperfolioj kun difinita valoro, t.e. papermono).
★monero. Ĉiu aparta peco de metalmono: ora, kupra monero; unu monero ne estas mono Z; el lia mano ĉiu monero elglitas Z; oni lin konas kiel malbonan (falsan) moneron Z; ludi je fronto aŭ dorso de monero. ☞ dolaro, eŭro, franko, marko, rublo, ŝilingo, cendo, centimo, pfenigo, kopeko, penco.
monigi. Transformi en monon: monigi ĉekon; por la monigo de miaj signoj de poŝto mi vin dankas Z.
★monujo. Poŝsaketo por moneroj: vidi la fundon de sia monujo Z (ĝi estas malplena).
mondona Z. Tia, ke el ĝi oni povas tiri profiton: mondona ofico, entrepreno.
monsistemo Z. Jura statuto, difinanta la valoron de la monunuo rilate al oro aŭ al fremdlanda mono, la reĝimon de la emisio k la kondiĉojn de konvertebleco. ☞ titro.
senmona. Tute malriĉa: post la krizo li restis senmona; tiu publikigado lin vere senmonigis.
groŝmono. Moneroj, havantaj malmultan valoron.
judasmono, judasmonero. Lunario.
kasmono ✉ La kvanto de mono, entenata en la kaso de butiko ks: ŝteli la kasmonon; kalkuli la kasmonon en la fino de la tago.
ludmono. La mono, kiun oni riskas en ludo.
metalmono. Mono en formo de moneroj metalaj (oro, arĝento, kupro k.a.).
papermono Z. Mono en formo de biletoj: la leĝo trudas la akceptadon de la papermono kiel pagilo.
poŝmono. Malgranda monsumo, por la ordinaraj malgravaj elspezoj: bela poŝmono, mia patro! Z.
punmono Z. Mono, kiun kondamnito devas pagi, kiel punon.
ŝmirmono. Mono, per kiu oni subaĉetas iun.
ŝparmonujo. Skatolo, eventuale en formo de besto ks, en kiun la infanoj metas la ŝparatajn monerojn, por disponi poste pli grandan sumon: la ŝparmonujo, kiu estis el argilo k havis la formon de porko Z.