← Reen al M

PIV · 10585

★monstr/o

monstr/o
Estaĵo, besto aŭ vegetalo, kun nenormalaj strukturo k formo: la naturo iafoje produktas monstrojn; gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj k ĉiuj abismoj! X.
(f) Homo, kiu mirigas aŭ timigas pro siaj ekscesaj, nenormalaj ecoj: for, ho monstro! neniam montriĝu en mia bando! Z, monstro de hipokriteco, de krueleco.
monstra
Prezentanta nenormalan formon aŭ strukturon: monstra floro, bovido.
(f) Miriga, timiga aŭ malplaĉega pro siaj nenormalaj ecoj: mi, monstra malsaĝulo! Z; monstra faro; (f) monstra projekto, vorto, verso; monstre granda ĉapo Z; li monstre pentradis.