← Reen al M

PIV · 10600

★monument/o

monument/o
Verko arkitektura aŭ skulptura, starigita por transdoni al la posteuloj memoron pri granda homo aŭ glora ago: ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn Z; monumento de Aŝoko, la Londona Monumento (kolono pri la incendio de 1666); komisiono pri la ŝirmado de la historiaj monumentoj.
(ss) Ŝtona artaĵo, metita sur ies tombo aŭ en preĝejo, memorige de mortinto: nur unu tombon ornamas monumento Z; la tomba monumento de Alfieri Z.
(f) Grava, daŭra verko: Z. per la kreado de E. faris al si neforigeblan monumenton en la homa historio.
monumenta
Rilata al monumento: la monumenta skulpturo; monumenta enirejo al templo.
(f) Masiva k grandega: monumenta vortaro; (ironie) monumenta nesciado.