PIV 2026 · Artikolo 1061

1★arbitra

Litero A★ Fundamenta

1 ★ arbitra tia, ke ĝi dependas nur de ies volo, emo aŭ kaprico: arbitra ago arbitra regulo arbitra povo tio estas arbitra decido pri Esperanto ĝiaj vortoj ne estas arbitre elpensitaj Z
arbitro arbitreco: ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro Z neniam lasu vin regi de la kaprico kaj de la arbitro, kiel faras la stultuloj FDi
arbitreco eco de io arbitra: ni protestas kontraŭ la arbitreco de tiu malliberigo kompanioj ofte suferas en Latvio arbitrecon de lokaj ŝtataj funkciuloj AGč