PIV 2026 · Artikolo 10709
mungoto
mungoto ZOOL malgranda mamulo, vivanta precipe en Afriko kaj Azio, kiu lerte evitas la mordojn de serpentoj. membro de la familio Herpestidae (mungotoj, herpestedoj) el la ordo Carnivora Sin. herpestedo. ➞ herpesto, surikato.
egipta mungoto svelta mungoto kun relative longa vosto, flave bruna felo videbla inter la haroj, nigra tufo ĉe la vostopinto, mallongaj kruroj, ĝenerale hirta aspekto kaj malhela hararo; ĝi vivas en Afriko en marĉaj lokoj apud riveroj, lagoj kaj la maro. specio Herpestes ichneumon