← Reen al M

PIV · 10727

★musk/oj

musk/oj 🍁 Klaso (briopsidoj aŭ Musci) el la filumo briofitoj; plantoj sen radikoj k sen veraj vaskuloj, kun malgrandaj, verdaj, ĝenerale tufiĝantaj tigoj, kun ofte densaj folioj k kun kruĉoformaj sporujoj ( sporogonio): ŝi ŝtopis la aperturojn per musko Z. brio, sfagno.
muska. Kovrita de musko: muskaj ŝtonoj.
hepatmuskoj. Grupo de briofitoj, responda al la klaso hepatikopsidoj. Sin. hepatikoj.