← Reen al N

PIV 2020 · 10865

nefr/o

nefr/o Reno (precipe en kunmetaĵoj).
nefra. Rilata al reno(j).
nefrito Inflamo de nefro(j).
nefrono Funkcia unuo de la reno.
nefrozo Neinflama rena afekcio.
nefrektomio. Parta aŭ tuta ablacio de unu reno.
nefrologio. Medicina fako pri la renoj.
nefropatio (Kn) Rena afekcio.
glomerulonefrito. Inflamo de reno(j), en kiu ĉefe la glomeruloj estas trafitaj.
pionefrozo (evi) = pionefrito.
pionefrito, pusnefrito. Pusa rena afekcio kun grava rena detruo k funkciperdo.