PIV 2026 · Artikolo 10873

neglekti

Litero N

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. neglekto
  2. neglektad/o
  3. neglektebl/a
  4. neglektem/a
  5. neglektind/a
neglekti tr lasi ion ne farita, ne atentata aŭ ne zorgita: ŝi ĉiam neglektis la bezonojn de malriĉuloj kaj mizeruloj MalR la lingvo estas ankaŭ historia fakto kaj tial la historio ne povas neglekti ĝin ILa neglekti siajn devojn neglekti la mastrumadon neglekti sian korespondadon neglekti siajn amikojn
neglekto, neglektado ago neglekti: la uzo de pleonasmoj estas plej ofte rezulto de nesufiĉa kono de la lingvo aŭ de simpla neglekto ILa
neglektebla tia, ke oni povas neglekti ĝin: ial tiu lingvo Esperanto ne restis afero neglektebla, kiel Volapük kaj multaj aliaj projektoj ULi tiu kvanto ŝajnas malgranda, sed ne estas neglektebla Mo
neglektema inklina al neglektado: sur la reto oni intertempe kutimiĝis al neakurata, neglektema lingvo-uzo ĝenerale TWi mi ne estas neglektema! Nur, mi ne povas labori en tiu biblioteko CPi
neglektinda sufiĉe malgrava aŭ nekonsekvenca, ke oni pli bone neglektu ĝin: iom mankas la severa hipoteza karaktero, kiu neniel estas neglektinda en disertacia projekto AKü