← Reen al N

PIV 2020 · 10881

★nek

nek. Konj., uzata:
post alia nea vorto k signifanta «ankaŭ ne»: mi ne renkontis lin, nek lian fraton Z; ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro Z; nenia peno nek provo donos lakton de bovo Z; mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis Z; vero ne bezonas mediti nek spriti Z;
ripetite antaŭ du vortoj aŭ sintagmoj, per tio kunordigitaj, tiel ke la unua nek signifas «ne», k la dua «kaj ne»: restas nek konsilo nek konsolo Z; ŝanĝoj estos farataj neniaj, nek en la gramatiko nek en la vortaro Z; personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton Z; nek io, nek alio Z. Rim. Oni ne uzas nek post pozitiva unua membro de frazo: «li oscedas nek eĉ fumas» estas korektenda al: «li oscedas, k eĉ ne fumas».