PIV 2020 · 10909
★neniu
★neniu. Morfemo uzata
1 kiel determinanto de subst. por signifi foreston aŭ neeston de la aĵo(j), reprezentita(j) de tiu subst. (eĉ ne unu): neniu sanktulo estas sen makulo Z; tie estas neniu homo nek voĉo de homo X; sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo Z; ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton […] Z; neniun helpanton plu mi deziras B; en la teretaĝo estis neniuj fenestroj Z; mi faros miraklojn, kiuj ekzistis ĉe neniuj gentoj Z.
2 samsence kun elipso de la subst. («eĉ ne unu el…»): el miaj lernantinoj neniu malsukcesis; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun Z; mi ricevis amason da leteroj, sed ankoraŭ neniun mi respondis; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la subst. estas «homo»: lando, kiun neniu trapasis, k kie neniu loĝis X; en la ĉambro estis neniu, krom li Z; troviĝis ankoraŭ neniu, kiu havus sukceson Z; restis neniu, kiu povus reĝi X; mi konas neniun en tiu ĉi urbo Z; nesciado de leĝo neniun pravigas Z; riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu Z.