PIV 2026 · Artikolo 10923
★nepo
Derivaĵoj en la artikolo 4
★ nepo filo de la propra infano: Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj MT la nepoj vin benos venontaj generacioj dankos, Se vi pacience eltenos Z
nepino filino de la propra infano: mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj FE
genepoj nepo(j) kaj nepino(j): ŝi timas enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj Z
pranepo filo de la propra nepo aŭ nepino: la filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj FE
pranepino filino de la propra nepo aŭ nepino.