← Reen al N

PIV 2020 · 10930

★nepr/e

nepr/e. Adv., signifanta «en maniero neevitebla, neŝanĝeble»: mi nepre venos (nenio povas malhelpi mian venon); vi nepre devas tion sciiĝi! Z; la kunveno nepre (malgraŭ ĉio) okazos je la fiksita dato; por vivi oni nepre devas manĝi B; li ne volas, ke liaj proponoj estu voĉdonataj en la L.K., li postulas, ke oni ilin nepre akceptu Z.
nepra. Tute ne evitebla, absolute necesa: la fideleco al la Fundamento estas la nepra kondiĉo de nia unueco; fervoro, kiun ne ekstermas eĉ la nepreco de tuja morto K.
nepri (ntr) Esti necesega (aŭ necesege): pri tio nepras silento; nepras, ke mi foriru jam nun!