PIV · 10957
neŭtral²a
neŭtral2a. Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito: neŭtrala regno; (analoge) neŭtrala lando, teritorio; lingvo internacia povas esti k estos nur ia neŭtrala lingvo Z.
neŭtraleco. Stato de persono, grupo aŭ ŝtato, kiu ne volas partopreni en io, kio bataligas la aliajn: Svislando k Aŭstrio alprenis konstantan neŭtralecon; krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo […] Z.
neŭtraligi. Fari, ke iu, io estu neŭtrala: neŭtraligi strion de disputata lando; neŭtraligi havenon.
neŭtraligo
1 Ago de tiu, kiu neŭtraligas: la neŭtraligo de la intergentaj rilatoj estas la tuta celo de niaj laboroj Z.
2 Λ Foresto de kontrasto inter du fonemoj en difinita fonetika ĉirkaŭo.
neŭtralismo. Doktrino, laŭ kiu
1 regno devas rifuzi aliĝi al ia ajn milita alianco;
2 difinita homgrupo, asocio ks ne devas alpreni starpunkton en problemoj sociaj, politikaj ks: for la neŭtralismon! L.
neŭtralisto. Adepto de neŭtralismo.
neŭtralulo. Persono aŭ regno neŭtrala: respekti la rajtojn de la neŭtraluloj.