← Reen al N

PIV · 10966

★ni

ni. Pron., signifanta:
mi k ci aŭ vi: ni iru promeni, sinjoroj! Z; ni rapidu kun la elektado Z; ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon Z; se ni devas uzi ian sufikson […] Z; (vs: mi k vi ĉiuj homoj): ni vidas per la okuloj k aŭdas per la oreloj Z; ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa Z.
mi k li/ŝi/ĝi aŭ ili: tiam ni, mi k Marcello, ekvidis […] Z; li estas mia amiko k nin oni ĉie renkontas; ni estas homoj, vi estas infanoj Z; bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu Z.
(retorike, pro soleneco aŭ pro modesteco) mi, kiel reprezentanto de supera instanco: Reĝo: ni decidis […] k tial ni […] edziĝis kun l’ edzin’ de nia frato Z; la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni Z.
nia. Rilata aŭ apartenanta al ni: nia fidela servanto mortis Z; ŝi estas la unua baletistino en nia teatro Z; la politiko de nia ministro Z; nia lando venkos Z; en fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas Z.