PIV · 11018
nitr/o
nitr/o Ⓚ Mll de nitrogeno en kunmetaĵoj.
nitra grupo. La grupo NO2.
nitri (tr) Enkonduki la grupon -NO2, en organikajn kombinaĵojn.
nitreno Ⓚ La tre reakciema radikalo R-N:: nitrenoj estas ofte uzataj kiel etikedreakciantoj en biokemio.
nitrido. Kombinaĵo de metalo kun nitrogeno, ekz. litia nitrido, Li3N.
nitrito. Salo de nitrita acido, HNO2.
nitroza acido. Termino, uzata en la teknika procedo de produktado de sulfata acido, koncerne la fazon, en kiu estiĝas sulfato-saturita nitrogena oksido.
nitrumo ☼ Ne klare difinita miksaĵo, precipe konsistanta el diversaj nitrogenaj kombinaĵoj, devenantaj el la malkomponiĝo de animalaj fekaĵoj, urino ks: nitrumeja planto.
nitroksidado ☼ Oksidado de amonio al nitrito (nitritigo) k/aŭ de nitrito al nitrato (nitratigo) fare de nitroksidaj bakterioj.
hiponitrito. Salo de hiponitrita acido H2N2O2.
sennitratigo ☼ Reduktado de nitrato al nitrito, amonio k eĉ nitrogeno fare de nitratreduktaj bakterioj.