PIV · 11062
★nord/o
★nord/o
1 Tiu parto de la horizonto, kiu kuŝas dekstre de observanto, staranta sur la ekvatoro k rigardanta la subirantan sunon: veli al nordo.
2 Unu el la kvar ĉefpunktoj; simb.: N: nord-eosto (NE), nord-uesto (NU).
3 Tiu parto de la terglobo, aŭ de teritorio, kuŝanta en la direkto de nordo: vojaĝi en la alta nordo Z; tia beleco, kiun oni en la nordo trovas nur en la okuloj de la norda virino Z; la nordo de Eŭropo, de Italujo.
4 Unu el la du polusoj de magneto.
norda
1 Troviĝanta en la nordo: ĉiuj gentoj de la nordaj regnoj X; norda malvarma klimato; la norda poluso; norda gasto B; la nordaj literaturoj; la nordaj ŝtatoj de Usono.
2 Venanta de, aŭ rigardanta al tiu direkto: norda vento; norda lumo (ŝatata de la pentristoj); norda fenestro, fasado.
Norda. Nomepiteto de a) maro, parto de Atlantiko, inter la NU bordoj de la Eŭropa kontinento k Britio (4°E, 56°N), b) kabo, plej norda punkto de Eŭropo, en Norvegio (25°46′E, 71°11′N).
norde. En la norda direkto: de norde venos la malfeliĉo X; Spicbergo kuŝas norde de Norvegio; rigardi norden Z.
Nordano. Persono, loĝanta kutime en la nordaj regionoj.
Nordisto ♜ En Usono, partiano de la nordaj ŝtatoj (kontraŭ la sklaveco) dum la milito de 1861−1865.
Nordio. Eŭropa regiono, ampleksanta Skandinavion, Danlandon, Finnlandon, Islandon k Feroajn Insulojn. Rim. Nord estas uzata pref-e, por signifi la nordan parton de kontinento, lando aŭ oceano: Nord-Ameriko, Nord-Pacifiko, Nord-Afriko ks.
pranordia. Norena.