← Reen al N

PIV 2020 · 11099

★nu

nu.
I - Interj. uzata por a) atentigi: nu, Alfred, kion vi diros al tio ĉi? Z; nu, vidu, mia plano estas tia Z; nu rigardu, ĉu mi mensogis? Z; b) instigi: nu, iru, diablo vin prenu! Z; nu pluen! Z; nu, ĉu vi estas preta?; c) esprimi veran aŭ ŝajnigitan konsenton aŭ koncedon: nu jen, intence, nur por disputi Z; nu bone, mi nenion faros al vi Z; nu, bonan nokton! Z.
II - Konj., servanta por enkonduki novan fakton k speciale la duan prop-on de silogismo: ĉiuj homoj devas morti, nu, Sokrato estas homo, do Sokrato devas morti; nu, ni devas konstati, ke malgraŭ niaj klopodoj la propono estis malakceptita.