PIV 2026 · Artikolo 11123
numeno
numeno
1 PSIK tio, kio, je supernatura nivelo, kaŭzas numenan staton.
2 RELI aparta volo de Dio.
numena PSIK havanta etoson, kiu elvokas dimension superan al la homa, vibrigante tre profunde en la psiko aŭ spirito senton de malgrandeco antaŭ realaĵo sankta kaj mistera, senproporcie pli granda ol individuo kaj supera al ĉio, kion eblas esprimi per vortoj.