PIV · 11132
★nun
★nun.
I - Cirkonstanca morfemo, signifanta:
1 «ĝuste en la momento, dum kiu ni parolas»: mi venas de la avo, k mi iras nun al la onklo Z; vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto Z; io granda nun naskiĝas Z (en Bulonjo); nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi Z; mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi Z; ĝis nun mi ne venis ankoraŭ al la lasta decido Z.
2 «ĝuste en tiu momento, en kiun ni metas nin per la imago»: ŝi pensis, ke li nun vojaĝas tra montaroj Z; la doktoro trovas, ke li nun resaniĝos Z; ĉiuj ŝatis sian imperiestron, k nun li estis malsana Z; nun venis la vico al nia urbo Z; la unuan fojon en sia vivo M. nun venis al iu pro negoco Z; la elfo trovis rozon, inter kies bonodoraj folioj li de nun loĝis Z; nun ni rigardu, kio sekvas Z; nun mi ekripozos Z.
3 «ĉe la estantaj cirkonstancoj, sekve de tio»: mi revenis Varsovion esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone Z; k nun ni ĉion forgesu Z; mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj Z; farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! Z.
4 «en la estanta tempo»: uzado de aviadiloj nun pli k pli oftiĝas; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun Z; se ne la «se» malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa Z.
nun kiam. Kunmetita subjunkcio, signifanta «ĉar; sekve de tio ke; konsidere la fakton, ke»: nun kiam mi vin konas, la afero estas tute alia; nun kiam vi ĝin mencias, mi tion rememoras. Rim. Kiam la kaŭza rilato estas pli emfazata ol la tempa, kelkaj uzas: nun ke.
II - Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj:
nuna. Estanta, okazanta nun: de mia juneco ĝis la nuna tago X.
nuno, nuneco. La estanteco: kontraste inter la pasinteco k la nuneco Z.
ĝisnuna. Tia, kia ĝi estis, okazis ĝis nun: konforme al la ĝisnuna moro Z; gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj Z.