PIV · 11142
★-o
★-o. Fina morfemo, markanta la subst-ojn. -o estas uzata
1 en la vortfarado, i.a. a) post morfemo, signifanta econ, por nomi la respondan nocion: belo, bluo, larĝo, neceso; b) post morfemo, signifanta procezon, por nomi la procezon aŭ ties rezulton: beno, konstruo, kanto, parolo; c) post numeralo, por nomi la koncernan kvanton: duo, deko. Rim. o povas esti eliziita, se ĝin ne sekvas unu el la postfinaĵoj j k n. Tiu procedo estas renkontebla precipe en poezio k proverboj: rol’ de virino, bona mastrino Z; por eterna ben’ Z; kvazaŭ ia sopir’ Z.
2 (malofte) kiel subst., signifanta abstraktaĵon (uzata kun art. apostrofita): la ideoj de l’ o vera G.
o-vorto. Substantivo.