PIV · 11170
obskur/a
obskur/a
1 Malluma, ne ebliganta klaran vidon: obskura ĉambro; (f) obskura intrigo.
2 Nekonata, senfama: obskura sciencisto, akademiano.
obskuro. Stato de io obskura: ĉiu ja, eĉ en obskuro, trafas K.
obskuri. Karakteriziĝi per obskuro.
obskuranto, obskuristo. Malamiko de la klerigo k de la mensa liberigo.
obskureco. Eco de io, iu obskura.
obskurantismo. Politika-religia sistemo, kontraŭa al la klerigado k mensa liberigo. Rim. obskurismo sufiĉus por tiu nocio.
klarobskuro. Klaroskuro.