PIV · 11223
-oid/
-oid/
1 💡 Suf. aldonebla al pluraj rad-oj por nomi objekton iel similan al tiu esprimita per la rad.: elipsoido, cikloido, ovoido, sufiksoido. Rim. La rilato inter la du objektoj tamen ne estas unueca.
2 ♉ Suf., per kiu oni formas la nomon de bestogrupo de nedifinita sistematika valoro, almetante ĝin al la nomo de ĝia plej tipa genro, al kiu la ceteraj grupanoj pli-malpli similas: hidroidoj, naŭtiloidoj.
3 ♉ Suf., per kiu oni el genra nomo iufoje formas nomon de simila genro: pegoido.