PIV 2020 · 11274
★ol
★ol. Konj., esprimanta diferencon: ŝi estas pli ol bela, ŝi estas belega; k uzata
1 por enkonduki la duan parton de neegaleca komparo: pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero Z; pli feliĉa estas donanto ol prenanto Z; li ne estas generalo, sed ne malpli valoras ol generalo Z; kiu nenion timas estas ne malpli potenca ol tiu, kiu ĉion timas Z; la fiero malutilas pli multe ol la malsato k soifo; li parolas pli ol li pripensas. Rim. 1 Oni vidas, ke la komparitaĵo, kiu sekvas ol, havas ĉiam saman formon kiel tiu, kiu ĝin antaŭas (subst., adj., inf. kc). Se temas pri subst-oj k pron-oj, ilia formo dependas de ilia rilato kun la elipsitaj vortoj de la dua parto de la komparo: li vin amas pli ol ĉiujn Z (sk. li amas); li vin amas pli ol ĉiuj (sk. amas vin).
2 por enkonduki diferencon inter du ebloj, ecoj ks: mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn ostojn, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco Z; ili eble elektos alian solvon, ol ni elektis Z; li havas malsaman karakteron ol lia patro.
3 por signi diferencon de tempo: antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron Z; antaŭ ol forveturi, li manĝis; post ol li, enirinte, ekvidis la kapitanon, li kraĉis pro malŝato.
4 por enkonduki frazon kun subjunkcio; oni do povas havi ol ke, ol kiam, ol kiel, ol kiom, ol se ktp, laŭ la senco de la prop.: estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru Z; pli bone estas, ke la komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru ian paŝon Z; liaj instrukcioj estas tro konfuzaj, ol ke mi povus ilin ripeti; ŝi estis tute alia, ol kiel li ŝin imagis al si Z; ne elspezu monon pli frue, ol kiam vi ĝin posedas; ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus iu alia Z; mi havas pli bonajn okulojn, ol kiel oni pensas Z; li estas pli lojala, ol kiel mi kredis; pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti Z; taksi iun pli alte, ol kiom li meritas Z; sia montras pli grandan intimecon, ol kiom montrus la vorto ĝia Z; la signaloj estas miloble pli fortaj, ol kiom montras la teorio (aŭ: ol laŭ teorio); pli da nuboj, ol kiom la Nordo scias Z; pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro k la filo, iras en la inferon Z. Rim. 2 kiom povas esti elipsita post ol, se la kunteksto tion ebligas: ekzistas en ĉiel’ k sur la tero pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj Z.