PIV 2020 · 11306
-olog/
-olog/. 💡 Suf., indikanta specialiston pri la fako, montrita de la rad.: esperantologo, psikologo, sociologo, zoologo. ☞ -ist/, ‑graf/.
ologio. Suf., indikanta la fakon de la koncerna specialisto: esperantologio, psikologio, sociologio, zoologio; ĉiu ‑ologo konas nur sian ‑ologion A. ☞ -i/ 2, ik/. Rim. La vortfino olog(i)o aperas en iuj neanalizeblaj sciencaj terminoj (biologio, ekologio, geologio, topologio k.a.).