PIV · 11393
★orakol/o
★orakol/o
1 Θ Respondo, plejofte dusenca aŭ neklara, kiun, en la nomo de sia diaĵo, la pastroj faris al tiuj, kiuj venis ĝin konsulti: la orakolo de Apolono en Delfo; la orakoloj de Jesaja.
2 (f) Persono, kies paroloj aŭ konsiloj estas rigardataj kiel neerarivaj: Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon Z; la guvernisto Panglos estis la hejma orakolo.
orakoli (ntr) Eldiri orakolon.