PIV 2026 · Artikolo 11477
ortodoksa
Derivaĵoj en la artikolo 4
ortodoksa
1 konforma al la tradicia doktrino: ortodoksaj opinioj ortodoksaj verkistoj
2 KRIS rilata al la eklezioj kun orienta ritaro, sendependaj de la papo: la ortodoksaj eklezioj
ortodokseco eco de io ortodoksa: nediskutebla estas la ortodokseco de liaj teologiaj opinioj
ortodoksismo ritaro kaj teologia sistemo de la ortodoksaj eklezioj.
ortodoksulo
1 homo kun ortodoksaj opinioj.
2 ano de unu el la ortodoksaj eklezioj.
malortodoksa kontraŭa al la tradicia doktrino. Sin. heterodoksa.