← Reen al O

PIV · 11480

ortografi¹o

ortografi1o
Maniero laŭnorme skribi la vortojn de difinita lingvo: fonetika, etimologia ortografio; la ortografio en la plimulto de la lingvoj […] prezentas veran krucon por la lernanto Z; akceptante nur la internacian (E-an) ortografion Z. grafismo.
Maniero, kiel unu persono skribas la vortojn kompare kun la normo: ŝia ortografio estis vere ŝoka.
ortografia. Rilata al la ortografio: ortografiaj problemoj, duboj.