PIV 2026 · Artikolo 11484

ortopedio

Litero O

ortopedio
1 kuraca arto malhelpi aŭ korekti deformiĝon de korpo, precipe ĉe la infanoj: artika ortopedio osta ortopedio
2 arto anstataŭigi naturan organon aŭ korpoparton per artefarita peco. ➞ protezo.
ortopedia rilata al ortopedio: li pensis, ke li troviĝas en ortopedia instituto Z
ortopediisto
1 ĥirurgo, kiu praktikas la ortopedion.
2 komercisto, kiu vendas ortopediajn aparatojn.