← Reen al P

PIV 2020 · 11634

★palp/i

palp/i (tr)
Tuŝi per la mano, por esplori: mi ne estas spirito: palpu min, mi vivas! Z; palpi al iu la pulson (pf); ni palpas la muron kiel blinduloj X; (abs) konvulsie ŝi palpadis ĉirkaŭ si Z; manojn ili havas, sed ne palpas X (ne vivas); palpi en mallumo Z (f: hezitante serĉi certecon aŭ serĉi sen difinita celo k metodo).
Karesi per la mano: kuraĝu nur ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo! Z; la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj X.
palpa. Rilata al palp(ad)o: la pugopalpaj francoj LK.
palpe. En la maniero de iu, kiu palpas: en la mallumo palpe serĉadi siajn vestojn Z; (f) en la krepusko de la vivo, kie la homo eraras palpe B.
palpo, palpado. Ago de tiu, kiu palpas: la palpado estas unu el la ĉefaj esplormetodoj en medicino.
palpebla
Povanta esti palpata: la vento estas sentebla, sed ne palpebla; por nia palpebla profito Z; (f) palpebla (densa) mallumo X; nepalpebla pulvoro.
Tute evidenta, facile rimarkebla: palpebla pruvo.
palpilo Para palporgano, precipe ĉe anelidoj k insektoj, ordinare en formo de mallonga, pli-malpli dika fadeno.
palpisto. Homo, kiu ŝatas palpi 2: ha! kviete! mi ne amas la palpistojn! Z.
pripalpi. Palpi por kontroli: li pripalpis sian ĉifonaĵan noktan veston, en kiu estis enkudritaj oraj moneroj Z; la patrino petis la patron, ke, se li ne povas vidi, li pripalpu la malgrandan konkon de la limako (heliko) Z.
fuŝpalpi. Mallerte, krude palpi: kion volas de mi tiu entrudulo? – Verŝajne iom fuŝpalpi vin LB.