PIV 2026 · Artikolo 11690
pantografo
pantografo
1 TEKN GEOD meĥanismo por pligrandigi desegnaĵon laŭ la dezirata proporcio.
2 ELEK FERV kurentodeprenilo uzata ĉe elektraj fervojoj kaj tramoj kun supertera kontaktolineo, konsistanta el artikita meĥanismo, kiu transmetas alsupran vertikalan premon al la frotpecoj.➞ troleo.