PIV 2026 · Artikolo 11706

papiliono

Litero P

papiliono ZOOL tagpapilio, kies helkoloraj aŭ sulfurkoloraj flugiloj havas nigrajn vejnojn kaj makulojn kaj kolorajn rubandojn, kaj kies postaj flugiloj havas pinton similan al vosto. genroj Papilio, Iphiclides ➞ makaono.
papilionedo tagpapilio en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas papiliono. membro de la familio Papilionidae (papilionedoj)