PIV 2026 · Artikolo 11731

paralakso

Litero P

paralakso
1 SCIE ŝajna poziciŝanĝo de objekto pro poziciŝanĝo de la observanto.
2 ASTR diferenco de pozicio de astroj observataj de malsamaj lokoj: la diurna paralakso estas observata de tre distancaj punktoj de la tersurfaco, la jara paralakso de kontraŭaj punktoj de la terorbito ➞ parseko.
3 FIZI angulo formita de la optikaj aksoj de du instrumentoj celantaj la saman objekton: paralakso inter la optika akso kaj la akso de celsistemo de fotografilo
paralaksa rilata al paralakso: paralaksa eraro mismezuro pro oblikva rigardo al skalo de aparato