← Reen al A

PIV · 1182

arom¹o

arom1o. Delikata, agrabla k subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj: la aromo de vino, de kafo; aromo de spicoj k floroj leviĝis al ili Z; ĉiu floro havis balzaman aromon Z; aromherboj; (f) tiuj rakontoj ne povas transdoni la aromon de la realeco Z; ni ambaŭ enspiradis per plenaj pulmoj la aromon de romantikeco.
aroma. Havanta aromon: aroma likvoro Z, aero Z; aromaj laŭrarboj Z, lilioj.
aromi (ntr) Elspiri aromon: rozoj aromis en la nokto.
aromaĵo. Substanco havanta aromon: oni uzis aromaĵojn en Egiptujo por mumiigi la kadavrojn; ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn N.
aromigi. Fari ion aroma: aromigi likvoron per anizo.