PIV · 11846
★paŝt/i
★paŝt/i (tr)
1 Konduki brutojn sur kampo, por ke ili manĝu herbon: kampul’ azenon paŝtas sur herbejo K; sur tiuj ĉi […] kampoj paŝtas sin (paŝtiĝas) grandaj brutaroj Z; li paŝtadis la bovinojn de Jensen Z; (abs) viaj fratoj paŝtas en Ŝeĥem X.
2 ב Prizorgi k gvidi: Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo X; vi paŝtos mian popolon Izrael k vi estos la estro super Izrael X; Jesuo diris al li: paŝtu miajn ŝafojn N; ĝoju, paŝtant’ k paŝtatoj! Z.
paŝtataro
1 La tuto de la paŝtataj brutoj.
2 (f) La tuto de la paroĥanoj, komisiitaj al la paroĥestro.
paŝtejo. Loko, kie oni paŝtas: la bruto scias, kiam ĝi de la paŝtejo devas reiri hejmen Z; malgrasa paŝtejo Z.
paŝtiĝi. Sin nutri, manĝante la herbon de la kampo: ili lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj Z.
paŝtismo. Vivsistemo, bazita sur paŝtado de brutoj, precipe sur naturaj herbejoj: paŝtismo aperis en frua neolitiko.
paŝtisto
1 Homo, kies okupo estas paŝti; brutogardisto: tendo de paŝtisto X; Habel fariĝis ŝafpaŝtisto X.
2 ב Estro, reĝo: ho glavo, […] frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj! X; kiu diras pri Ciro: li estas mia paŝtisto X.
tropaŝtiĝo ☼ Troa paŝtiĝo fare de la brutoj, kiu estigas damaĝojn al vegetaĵaro k grundo.