PIV 2026 · Artikolo 11857
paternalismo
paternalismo doktrino aŭ konduto, per kiu aŭtoritato (kiel ŝtato, estro aŭ kuracisto) limigas la aŭtonomion de siaj subuloj aŭ dependuloj, sub la preteksto antaŭenigi ilian bonfarton aŭ protekti ilin kontraŭ damaĝo: ili restas fidelaj al kulturo de interkonsento kaj de sociala paternalismo MD ĉu temas pri malaperigo de paternalismo kun samtempa retroiro al diskriminacio? RTr
paternalisma karakterizata de paternalismo: li administras la landon paternalisme MD tiuj grandaj firmaoj heredis paternalisman tradicion: ili havis devon certigi al siaj laboristoj loĝejojn MD