← Reen al P

PIV · 11911

★pedik/o

pedik/o G. (Pediculus) de parazitaj insektoj el la ordo de anopluroj, senflugilaj, vivantaj sur kapo k korpo de homoj k.a. vertebruloj: por mortigi pedikon unu fingro ne sufiĉas (pf). Sin. homlaŭso.
pedika. Rilata al pedikoj: pedika malsano; pedikaj ovoj.
senpedikigi. Senigi je pedikoj: li […] petis, ke ŝi senpedikigu lin B. ftiro.