PIV 2020 · 11976
★pent/i
① ★pent/i (pri aŭ tr) Senti bedaŭron pro farita kulpo kun deziro ripari ĝin k plu ne rekulpi: la Eternulo pentis, ke li kreis la homon sur la tero X; ŝi pentis tutkore pri sia peko Z; ne pentu, ke konfidis vi Z; tiam oni pentas pri sia nesingarda elekto Z; se ili ne pentos siajn malbelajn agojn Z; li forkaptis ŝin de vi. – Li tion ĉi pentos! Z; pekinto pentas, kolero silentas Z.
pento. Bedaŭro, ke oni pekis, kulpis, eraris: li klare pruvis sian penton; mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento N. ☞ kontricio. ➞ pentofari.
pentigi. Fari, ke iu pentu: lin mi pentigos pri tiu ago!.